Malpeza ĉifromono kun la povo de CryptoNote

Sekureca

Ĉiu transakcio estas sekurigita per forta ĉifrado kaj disdonita tra tutmonda samtavola reto de konsento.

Privateca

AEON implicite utiligas ĉifran sistemon por transferi monon sen la identiga informo pri ĉiu uzanto fariĝi videbla en la blokĉeno.

Nesekvebla

AEON uzas ring-signojn por fari transakciojn nesekveblaj. Tio signifas, ke estas tre malfacile por blokĉen-analizantoj determini ĉu mono estas elspezita aŭ ne.

Kiel AEON malsamas kun Monero?

Komparate al nia CryptoNote-fratego, AEON posedas la sekvajn avantaĝojn:

  • 1

    Bona por porteblaj aparatoj

    1-Mbajta datenujo ebligas AEON labori efike sur porteblaj aparatoj same kiel pli grandaj komputiloj.

  • 2

    Malsama pruvo de laboro

    La malpeza laborpruvo de AEON (CrytpoNight-Lite) ebligas pli rapidan konfirmadon de la blokĉeno.

  • 3

    Pritondado de la blokĉeno por skalebleco

    Pritondado lasas la blokĉenon resti malgranda kaj ne elkreski el aparatoj kun limigita konserv-kapablo. Tiu funkcio ankaŭ plibonigas anonimecon per redukti aĝ-bazitajn atakojn.

  • 4

    Rapida sinkronigado

    Komparate al variantoj de Bitcoin, CryptoNote-monoj ofte havas pli altan konfirmadon, kaŭzante pli da orf-blokoj. AEON helpas tiun problemon per uzi 4-minutan blok-tempon. Kune kun nia pli malpeza laborpruvo, la sinkronig-tempo de pli malfortaj aparatoj povas pliboniĝi dekoble aŭ eĉ pli.

  • 5

    Laŭvolaj malpezaj transferoj

    Kiel CryptoNote-mono, pagoj ankoraŭ estas implicite anonimaj. Sed malsame de Monero, AEON ankaŭ permesas sekveblajn transferojn. Tio estas pli rapida, pli malmultekosta elekto por ne-sekretaj pagoj, ekzemple transferoj el/al borso.

Entute, AEON strebas esti malpeza ekvivalento de Monero, simile kiel Litecoin strebas esti malpeza ekvivalento de Bitcoin. Kvankam ĝi elĉirpas teknikajn avantaĝojn de Monero kaj CryptoNote, AEON posedas siajn unikajn celojn kaj sendependan komunumon, kiuj ebligas ĝin prosperi kiel propra valuto.

Elŝuti AEON

Lasta eldonita versio: Sophia (0.12.9.0)

AEON Ĵurnalisma Ekipaĵo

La plena Ĵurnalisma Ekipaĵo elŝuteblas kiel unu zip-dosiero ĉi tie
Koloroj kaj Komposto troveblas ĉi tie